La 4-an de junio respondeculo de la Mediprotekta Ministerio
de Ĉinio raportis pri la mediprotekta stato de Ĉinio en 2007.
En 2007 ellasaĵo de ĉefaj poluaĵoj reduktiĝis, interalie
la ellasitaj kemiaĵoj postulantaj oksigenon atingis 13.833 milionojn
da tunoj, je 3.14% malpli multe ol tiu en 2006; la ellasita sulfuro-dioksido
estis 24.681 milionoj da tunoj, je 4.66% malpli multe ol tiu en
2006. Aktiva polu-preventado anstataŭis la pasivan.
En 2007 stabila estis la stato de polu-preventado de
atmosfero, sono kaj elektromagneta radio, iomete reduktiĝis la ellasitaj
solidaj forĵetaĵoj kaj disvolviĝis la rezervejoj.
Nuntempe serioza problemo de mediprotekto kuŝas en
poluado al akvo kaj en la kamparo.
|