La Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio publikigis
opinion pri helpado kaj aranĝado al orfoj, senparencaj maljunuloj
kaj handikapuloj de la tertreme plagitaj lokoj en Wenchuan, Sichuan-provinco.
Laŭ la opinio, oni unuflanke kiel eble plej rapide
helpu al ili serĉi gepatrojn kaj parencojn, aliflanke bone aranĝu
ilin en bonstatigaj establaĵoj kaj oficialaj lernejoj. Se estos
malfacile aranĝi ilin ĉiujn en Sichuan-provinco, la ministerio konvene
aranĝos ilin en aliaj provincoj.
|