La 5-an de junio la Pekina Organiza Komitato por la
Pekinaj Olimpikoj faris raporton pri la prepara laboro de la Pekinaj
Olimpikoj al la Plenuma Komitato de la Internacia Olimpika Komitato
(IOC). Liu Qi, prezidanto de la Pekina Organiza Komitato por la
Pekinaj Olimpikoj, diris, ke estas fundamente plenumitaj la prepara
laboro por la Pekinaj Olimpikoj kaj tiu por la Handikapulaj Olimpikoj.
Liu konkrete raportis al la Plenuma Komitato de IOC
pri la laboroj por la gvida sistemo dum la konkurso, vizo por eniri
en Ĉinion, protektado al la Olimpikaj markoj, televida dissendado
de la Olimpikoj, torĉa stafetado, enirbiletoj kaj etiketo.
Post tio la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri vizo-peto
por registritaj homoj, laboro kontraŭ nevidebla merkato, enirbiletoj
kaj aliaj.
Jacques Rogge, prezidanto de IOC, diris, ke la prepara
laboro de la Pekinaj Olimpikoj estas brila. IOC havas plenan fidon
por la sukceso de la Pekinaj Olimpikoj, esperante, ke la Olimpikoj
alportos grandan ĝojon al la ĉina popolo.
|