Lastatempe departemento
de publika sekureco de Tibeto malkovris tri eksplodigojn en la regiono
Chamdo kaj arestis 16 suspektatojn.
Vespere de la 5-a de aprilo kelkaj lamaoj de la templo
Odser eksplodigis transformilon en la gubernio Mangkam. La 13-an
de majo departemento pri publika sekureco de Tibeto arestis kvin
suspektatojn de tiu ĉi krimo.
Vespere de la 7-a de aprilo kvar lamaoj de la templo
Keparlong en la urbeto Gartog de la gubernio Mangkam iris al benzino-stacio
kaj polica deĵorejo de la gubernia urbo, kunportante bombojn faritajn
de ili mem, por krima eksplodigo, tamen ili ne sukcesis. Frumatene
de la sekva tago, unu el la kvar lamaoj eksplodigis bombon ĉe la
garnizonejo de la armita polica trupo por vojkonstruado kaj forkuris.
La 12-an de majo la departemento pri publika sekureco de Tibeto
arestis tiun ĉi suspektaton, kaj la tri aliaj estas persekutataj.
Vespere de la 15-a de aprilo kelkaj lamaoj de la templo
Keparlong metis memfaritan eksplodaĵon ĉe la posta murangulo de
iu vilaĝana domo kaj eksplodigis ĝin. La 12-an de majo la departemento
pri publika sekureco de Tibeto arestis la suspektatojn. Ĉiuj arestitaj
suspektatoj konfesis sian krimon, ke ili faris eksplodigojn por
krei en la socio malbonan influon same kiel en la tumultado de la
14-a de marto en Lhasa.
|