Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio lanĉis novan komunikan sateliton

Je la 15 minutoj post la 20-a horo de la 9-a de junio, Ĉinio lanĉis novan komunikan sateliton -- "Zhongxing-9" en la satelita lanĉejo Xichang, Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. La satelito estos uzata por rekte dissendi programojn de televido kaj radio antaŭ la Pekinaj Olimpikoj, tiam dekoj da milionoj da familioj povas rekte spekti la programojn de la Olimpikoj.

La satelito estas farita en Francio kaj povas labori 15 jarojn laŭ la projekto.

En la venontaj tagoj ĝi fiksiĝos en la ĉielo je 92º2' E super la ekvatoro.