La 8-an de junio Zhang Guobao, vicdirektoro de la Ŝtata
Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, diris en Aomori,
Japanio, ke transigo kaj disvastigo de la teknologio pri pura kaj
altefika fuelo ludas tre ŝlosilan rolon por la fuela sekureco kaj
sin teni kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, tial la internacia socio devas
klopodi por forigi la obstaklojn en transigo de tiaj teknikoj.
Tiutage en la kunveno de prifuelaj ministroj de la 8-landa
grupo kaj Ĉinio, Hindio kaj la Korea Respubliko, Zhang Guobao diris,
ke la ĉina registaro ĉiam atentas pri ŝparo de fueloj kaj altigo
de energiefikeco, aktive akcelas disvolvon de diversaj fueloj kaj
klopodas starigi strukturon de kompleta disvolvo de karbo kiel la
ĉefa fuelo, kaj petrolo, naturgaso, nukle-energio kaj regenereblaj
fueloj.
Zhang Guobao montris, ke en la mondo estas multaj avangardaj
teknologioj pri pura kaj altefika fuelo; laŭ la Frama Konvencio
de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo, la evoluintaj landoj havas respondecon
kaj devon liveri kapitalon kaj transigi koncernajn teknologiojn
al la evoluantaj landoj, tamen tiu ĉi afero atingis neniun esencan
progreson; la internacia socio devas forigi obstaklojn por transigo,
ellabori instigan mekanismon pri la transigo, starigi fonduson por
aĉeti ŝlosilan teknologion cele la teknologian transigon.
|