Antaŭtagmeze de la 10-a de junio en Pekino inaŭguriĝis
la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio
(KJLĈ). Lu Hao, la unua sekretario de la Sekretariato de la Centra
Komitato de KJLĈ, faris raporton en la nomo de la 15-a Centra Komitato
de KJLĈ.
En sia raporto Lu Hao diris, ke KJLĈ aktive iniciatas
civilizacion, ekscitas, ke la gejunuloj ludu sian brilan rolon en
akcelado de la socia harmonio kaj profunde intensigas agadon de
junaj volontuloj. Nuntempe pli ol 70 mil diplomitoj el altlernejoj
volonte laboras en okcidenta Ĉinio kaj pli ol 1.5 milionoj da gejunuloj
funkcios kiel volontuloj por la Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj Handikapulaj
Olimpikoj.
Lu Hao diris ankaŭ, ke multaj gejunuloj volonte servas
en la agado kontraŭ katastrofoj, ekspluato de malriĉaj regionoj
kaj helpado al ili, konstruado de plansetlejoj, protektado de ekologio
kaj medio. Nun la volontula spirito iniciatita de KJLĈ estas disvolvata
en la tuta socio.
|