Laŭ informo de la 3-a Ĉina-Sudazia Komerca Forumo okazinta
en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, la komerca
sumo de Ĉinio kun sudaziaj landoj espereble superos 60 miliardojn
da usonaj dolaroj en la jaro 2010.
Dum longaj jaroj multe disvolviĝis kunlaboro inter
Ĉinio kaj sudaziaj landoj sur la kampoj komerca, investa kaj konstruo-kontrakta,
kaj pro tio rapide pliiĝis la duflanka komerca sumo. En 2007 la
komerca sumo de Ĉinio kun sudaziaj landoj atingis 51 miliardojn
da usonaj dolaroj, je 31.8% pli multe ol tiu en 2006.
|