La 11-an de junio la delegacio de la Fonduso por Interŝanĝo
de la Taiwan-a Markolo, gvidata de ĝia prezidanto Chiang Pin-kun,
atingis Pekinon, kaj la 12-an la delegacio faros la unuan intertraktadon
kun la Asocio por Rilatoj inter la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo.
La restarigo de la intertraktado de la du organizoj
post naŭjara interrompo estas grava marko por rebonigi kaj disvolvi
la rilatojn inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo.
 Laŭ
tagordo la du organizoj diskutos pri flugigo de ĉartitaj aviadiloj
ĉe semajnaj finoj inter la ĉeftero kaj Taiwan kaj pri turismado
de ĉefteraj loĝantoj al Taiwan. En la 13-a la du flankoj subskribos
interkonsentojn.
La 14-an la delegacio reflugos al Taiwan.
|