Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Alilandaj raportistoj estas bonvenaj al plagitaj regionoj de la tertremo

La 11-an de junio Wang Guoqing, vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan, ke alilandaj raportistoj estas bonvenaj al plagitaj regionoj de la tertremo okazinta en Wenchuan, ne nur en la periodo de kontraŭtertrema savado, sed ankaŭ en tiu de aranĝo de la plagitaj popolamasoj kaj en tiu de renormaligo de produktado.

Wang diris ankaŭ, ke post la tertremo la internacia socio akurate informis la lokan staton kaj klopodon de la ĉinaj registaro kaj popolo por la savado. Iuj fremdlandaj raportistoj eĉ riskis sian vivon por fari raporton pri plagitaj regionoj. Pri tio Ĉinio esprimas elkoran dankon.