Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio establis diplomatiajn rilatojn kun Malavio

En la 14-a de januaro de 2008, la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio deklaris en Pekino, ke Ĉinio kaj Malavio establis diplomatiajn rilatojn de la 28-a de decembro de la jaro 2007.

En la 28-a de decembro, 2007, subskribis en Pekino la komunan komunikon Yang Jiechi, ĉina eksterafera ministro, kaj Davis Katsonga, reprezentanto de malavia registaro kaj ministro pri prezidentaj kaj parlamentaj aferoj, respektive reprezentante sian propran registaron.

La komuna komuniko diras, ke laŭ interesoj kaj voloj de la dulandaj popoloj, la registaroj de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Malavia Respubliko decidis agnoski unu la alian kaj establi diplomatiajn rilatojn.

La registaro de la Ĉina Popola Respubliko subtenas klopodon de la malavia registaro por defendi la ŝtatan suverenecon kaj evoluigi ekonomion.

La registaro de la Malavia Respubliko agnoskas, ke en la mondo estas nur unu Ĉinio, la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas ununura laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion kaj Taiwan estas neapartigebla parto de Ĉinio.