La 12-an de junio, kiam stafetis la Olimpika torĉo
en Guizhou, okazis en Pekino kunveno por prezenti turismon en Guizhou.
Tio estas la kvara fojo por la loka registaro en la
lastaj sinsekvaj jaroj prezenti tiamaniere turismon kaj kulturon
de Guizhou en ĉinaj ĉefaj urboj.
En
la kunveno Wang Fuyu, vicsekretario de KPĈ de la provinco Guizhou,
konigis, ke Guizhou gastigos la Trian Turism-entreprenan Kunvenon
de Ĉinio en 2008. Tiam oni prezentos diversajn aktivadojn, ekzemple,
somerumo en Guiyang, festivalo de primitiva kulturo de nacimalplimultoj,
internacia foto-ekspozicio pri Guizhou kaj festivalo de akvofalo
en Huangguoshu.
|