La 10-an de junio ĉina vicprezidanto Xi Jinping kaj
sudana vicprezidento Ali Osman Mohammed Taha faris en Pekino interparolon.
Xi Jinping diris, ke disvolvo de amika kunlaboro inter
Ĉinio kaj Sudano estas konstanta politiko de la ĉina registaro,
kaj Ĉinio volas kune kun Sudano fortigi kunlaboron sur diversaj
kampoj kaj realigi kunan evoluadon.
Pri la sudana darfura problemo, Xi Jinping diris, ke
Ĉinio volas kune kun la internacia socio akceli fruan racian solvon
de la problemo.
Ali Osman Mohammed Taha diris, ke Sudano volas kune
kun Ĉinio klopodi por intimigi amikajn kunlaborajn rilatojn inter
la du landoj sur diversaj kampoj.
|