Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La 3-a "Tago de Kulturaj Heredaĵoj" de Ĉinio

La 14-a de junio estas la 3-a "Tago de Kulturaj Heredaĵoj" de Ĉinio. En tiu tago la Ministerio de Kulturo de Ĉinio, la Ĉina Ŝtata Buroo de Historiaj Restaĵoj kaj la pekina registaro kune startigis serion da aktivadoj memore al la Tago de Kulturaj Heredaĵoj -- Olimpika Pekino 2008.

La aktivadoj daŭros ĝis septembro, kiam finiĝos la 29-aj Pekinaj Olimpikoj kaj la Olimpikoj por Handikapuloj. En diversaj parkoj, muzeoj, bibliotekoj kaj aliaj kulturaj ejoj de Pekino okazos cent aktivadoj, kiaj ekspozicioj, literatur-artaj paradoj kaj kursoj, kiuj ĉefe manifestos historiajn heredaĵojn de diversaj nacioj de la tuta Ĉinio.

En la jaro 2006 la ĉina registaro decidis, ke la dua sabato de ĉiu junio estu la Tago de Kulturaj Heredaĵoj en Ĉinio.