La 14-an de junio okazis en Tokio, ĉefurbo de Japanio,
la 2-a konferenco de Ministroj de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, Japanio
kaj Korea Respubliko. La konferencon ĉeestis ĉina eksterafera ministro
Yang Jiechi, japana eksterafera ministro Masahiko Komura kaj korea
eksterafera ministro Yu Myung-hwan. La ministroj de la tri landoj
pozitive taksas la progreson de kunlaboro inter la tri landoj, kaj
interŝanĝis opiniojn pri la disvolva oriento de estonta kunlaboro,
la kunlaboro en konkretaj kampoj kaj aliaj kune zorgataj internaciaj
kaj regionaj problemoj.
La tri ministroj opinias, ke kunlaboro de la tri landoj
estas tre grava por paco, stabileco kaj prospero de Azio kaj oni
devas kapti la bonŝancon, firme teni la ĝeneralan direkton de amikeco
kaj kunlaboro, aktive realigi la rezultojn de reciproka vizito de
la ŝtataj gvidantoj, plifortigi interŝanĝon kaj kunlaboron en politiko,
diplomatio, ekonomio, socio, kulturo kaj interŝanĝo de talentuloj,
kaj komenci kunlaboron en regado de katastrofoj kaj kunlaboro en
la batalo kontraŭ katastrofoj.
La tri ministroj konsentis ankaŭ daŭrigi la oftan komunikadon
de gvidantoj kaj eksteraferaj ministroj de la tri landoj kaj decidis
okazigi konferencon de ŝtataj gvidantoj de la tri landoj en Japanio,
septembre, 2008.
|