La 15-an de junio respondeculo de la Ŝtata Komisiono
pri Disvolvo kaj Reformado diris, ke Ĉinio prenos serion da rimedoj
por antaŭenpuŝi fueloŝparadon kaj altigon de utiliga efiko de fueloj
de la tuta socio, inkluzive de ekonomiaj politikoj utilaj al fuelo-ŝparado,
aktive kaj stabile antaŭenpuŝos reformadon de prezo de fueloj kaj
reguligos prezaron de prilaborita oleo kaj naturgaso.
La respondeculo diris ankaŭ, ke la "Leĝo pri Fuelo-ŝparado"
reviziita oktobre de 2007 jam oficiale praktikiĝas ekde aprilo ĉi-jare.
Ĉinio plifortigos disvastigon de tiu leĝo, pene laboros por ellabori
regulojn kaj normojn postulatajn de la leĝo, plifortigos praktikadon
de la leĝo en ĉefaj inĝenieriaĵoj kaj mil entreprenoj, fueloŝparadon
en ĉefaj kampoj kaj ĝian plenumadon.
|