La 17-an de junio malfermiĝis la Kvara Strategia Dialogo
pri Ekonomio inter Ĉinio kaj Usono en Annapolis, Maryland, Usono.
La inaŭguron kune prezidis ĉina vicĉefministro Wang Qishan kaj usona
ministro pri financo Henry Paulson, respektive kiel speciala delegito
de sia ŝtatestro.
Wang diris en la inaŭguro, ke pro komplikeco kaj kapriceco
de la nuna internacia ekonomia kaj financa situacio, Ĉinio kaj Usono
alfrontas multajn defiojn. En tia situacio la dialogo havas speciale
gravan signifon por grandigi inter la du landoj strategian fidon,
profundigi ekonomian kaj komercan kunlaboron, kaj kune respondi
la defiojn.
Paulson diris, ke la ekonomiaj rilatoj inter Usono kaj
Ĉinio estas komplikaj kaj vastaj, kaj ege gravaj por plifortigi
interesojn de la du landoj kaj por konservi stabilan, sekuran kaj
prosperan ekonomian sistemon de la tuta mondo.
En la dialogo kun temo "daŭrigebla kresko de ekonomio"
oni diskutos makroekonomion kaj financan periodan administradon,
publikan investon, komunajn ŝancojn de fuelo kaj medio, komercojn
kaj konkurencon, kaj fortigon de investo.
|