La 16-an de junio Zhou Yongkang, membro de la Konstanta
Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista
Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Politika kaj Leĝa Komitato,
emfazis en Pekino, ke la politikaj kaj justicaj instancoj devas
plenumi sanktan mision de konstruantoj kaj protektantoj de socialisma
afero kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenpuŝi justican demokration por
ke la regpotenco funkciu en sunlumo.
En iu kunsido tiutage, Zhou montris, ke por plibonigi
kaj disvolvi la ĉinan justican sistemon oni devas lerni spertojn
de leĝa civilizacio de la homaro, samtempe devas konsideri diferencon
inter Ĉinio kaj aliaj landoj en politiko, ekonomio kaj kulturo kaj
ne kopii alilandan justican formon. Li emfazis, ke politikaj kaj
justicaj instancoj devas konsideri propran staton de Ĉinio, plene
disvolvi superecon de la ĉina justica sistemo, kontentigi justicajn
postulojn de popolamasoj, plifortigi kontroladon al regpotenco kaj
forigi sisteman malhelpon, kiu influas justican justecon kaj konstrui
socialisman justican sistemon justan, altefikan kaj aŭtoritatan.
|