Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio kaj Japanio serĉas gajnon por la du landoj en la Orienta Ĉina Maro

La 18-an de junio Ĉinio kaj Japanio deklaris en la sama tempo, ke la du landoj konsentas fari kunlaboron en la transira periodo antaŭ la demarkacio de la koncerna marareo sub la kondiĉo ne atenci leĝan starpunkton de la du flankoj.

Laŭ "Interkompreno inter Ĉinio kaj Japanio pri kuna ekspluatado de la Orienta Ĉina Maro" deklarita samtempe de la du landoj, kiel la unua paŝo de la kuna ekspluatado, la du flankoj kune prospektoros en iu regiono post interkonsiliĝo, poste la du landoj kune ekspluatos en iu loko konfirmita de la du flankoj laŭ la principo de reciproka utilo. Samtempe la du flankoj interkonsentis, ke ili daŭre interkonsiliĝos pri kuna ekspluatado en aliaj regionoj de la Orienta Ĉina Maro.

La komenca rezulto atingita de Ĉinio kaj Japanio pri kuna ekspluatado en la Orienta Ĉina Maro estas frukto de kuna penado de la du landoj. Tio estas utila al stabiligo de la situacio de la Orienta Ĉina Maro, al reciproka konfido de la du landoj kaj al kunlaboro en kampoj de fueloj, mediprotektado k.a. de la du landoj.