Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Intervidiĝo kaj interparolo de Xi Jinping kun koreaj gvidantoj

Xi Jinping intervidiĝas kun Kim Yong Nam.

En la 17-a de junio, en Pjongjango ĉina vicprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Kim Yong Nam, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Plej Alta Popola Kongreso de Koreio kaj interparolis kun Yang Hyong Sop, vicprezidanto de ĝia Konstanta Komitato.

Intervidiĝante kun Kim Yong Nam, Xi Jinping diris, ke la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Koreio starigita de la antaŭaj gvidantoj de la du landoj estas valoraj posedaĵoj de la du landoj. Daŭre plifirmigi kaj disvolvi la amikajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Koreio estas stabila kaj neŝanĝebla principo de la Komunista Partio de Ĉino kaj la ĉina registaro.

Kim Yong Nam diris, ke la ĉi-foja vizito de vicprezidanto Xi Jinping montras, ke la nova registaro de Ĉinio alte taksas rilatojn inter Koreio kaj Ĉinio. Koreio volontas penadi por pluapaŝe disvolvi siajn tradiciajn amikajn rilatojn kun Ĉinio.

Xi Jinping interparolas kun Yang Hyong Sop.

Interparolante kun Yang Hyong Sop, Xi Jinping diris, ke en la problemoj pri Taiwan, Tibeto, Pekinaj Olimpikoj k.a., Koreio firme subtenas Ĉinion. Post okazo de la tertremo en Wenchuan, Koreio donis al Ĉinio sinceran konsolon kaj helpon. Ĉinio esprimas elkoran dankon pro tio.