
Antaŭtagmeze de la 19-a de junio okazis en Pekino la 5-a Parlamenta
Partnera Konferenco de Azio kaj Eŭropo kun la temo "Pliintensigi
kunlaboron de Azio kaj Eŭropo kaj akceli kunan disvolviĝon".
Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola
Kongreso de Ĉinio, ĉeestis la inaŭguron kaj faris prelegon pri la
temo. La konferenco daŭros 3 tagojn.
Pri disvolviĝo de la Parlamenta Partnera Konferenco
de Azio kaj Eŭropo Wu Bangguo proponis, ke oni devas sufiĉe konsideri
gravajn zorgojn de ĉiuj membrolandoj, sincere kaj pacience interŝanĝi
opiniojn kaj konvene solvi diverĝojn surbaze de egala diskuto, serĉo
de komunaj punktoj kaj tolero al diferencoj kaj laŭeble atingi komunan
konon. Dum sia prelego, Wu Bangguo ankaŭ konigis situacion de la
savado post la tertremo okazinta en Wenchuan-gubernio.
La Parlamenta Partnera Konferenco de Azio kaj Eŭropo
komencita en 1996 celas fortigi interkomprenon de la popoloj aziaj
kaj eŭropaj kaj disvolvi rolon de la parlamentoj en progreso de
la Azi-Eŭropa Konferenco per komunikado inter parlamentoj de la
membrolandoj. En la pasintaj 12 jaroj, la nombro de membrolandoj
multiĝis de 26 al 43, kaj okazis jam 4 tiaj konferencoj, kiuj publikigis
plurajn komunajn dokumentojn por klarigi la komunan starpunkton
en gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj. La konferencoj akcelas
dialogon, interkomunikadon kaj kunlaboron de parlamentoj de la membrolandoj
kaj ludas aktivan rolon por akceli progreson de la Azi-Eŭropa Konferenco.
|