Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio finos en tri jaroj rekonstruadon de la aŭtovojoj detruitaj de la tertremo

La 19-an de junio He Jianzhong, proparolanto de la Ministerio pri Trafiko kaj Transporto de Ĉinio, diris en Pekino, ke la ministerio planas fini en tri jaroj rekonstruadon de la aŭtovojoj detruitaj de la tertremo.

En gazetara konferenco He Jianzhong diris, ke la tertremo okazinta en Wenchuan-gubernio difektis ekspresajn aŭtovojojn, trunkajn aŭtovojojn kaj kamparajn ŝoseojn en la provincoj Sichuan, Gansu kaj Shaanxi. La rekta ekonomia perdo atingis 67 miliardojn da juanoj (ĉ. 10 juanoj = 1 eŭro).