La 21-a de junio estas “vintra solstico” de la suda hemisfero kaj
vintromeza tago, grava tradicia festo en Antarkto. Tiutage, en la
nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo, kaj ankaŭ de li mem, ĉina
prezidanto Hu Jintao sendis gratulan mesaĝon al la ĉinaj kaj alilandaj
esploristoj, sciencistoj kaj inĝenieroj, kiuj diligente laboras
en Antarkto.
En la mesaĝo Hu diris, ke Antarkto estas kvieta kaj
sankta kontinento sur nia terglobo. Sciencaj malkovroj pruvis, ke
Antarkto havas striktan rilaton kun la homa socio pri la tergloba
klimato, ekologia medio kaj homa estonteco. Por malkovri la misterojn
de tiu neĝkovrita regiono, diverslandaj sciencistoj per malcedema
spirito, spite la furiozan neĝŝtormon, faris sciencajn esplorojn,
kaj akiris fruktojn unuj post aliaj. Tio bone montris la firman
volon de la homaro en konado de la nesciata mondo kaj skribas novan
paĝon de la mondpaco kaj disvolviĝo de la homaro.
Li diris ankaŭ, ke la esplorado de Ĉinio en Antarkto
jam iris 20 jarojn. Dank' al la intima kunlaboro de la ĉinaj sciencistoj
kun alilandaj kolegoj, ili akiris valorajn sukcesojn, kiuj riĉigis
la homan konon pri Antarkto. La ĉina popolo deziras abundajn rikoltojn
al diverslandaj sciencistoj en ilia esplorado kaj ĝojas pro iliaj
brilaj kontriboj por paca utiligo de Antarkto.
|