Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉefaj religiaj lokoj de Pekino sin preparas por la Olimpikoj

La eksterafera oficejo de la Pekina Katolikisma Paroko konigis, ke ĉefaj katolikismaj preĝejoj de Pekino multigos mesojn en la lingvoj korea, franca, itala kaj germana dum la Pekinaj Olimpikoj.

Krome, la pekina katolikisma paroko organizos 17 volontulojn servi en la religia centro de la Olimpika Vilaĝo por diverslandaj sportistoj.

Inter 70 moskeoj en Pekino, 12 estas elektitaj kiel ĉefaj akceptejoj dum la Pekinaj Olimpikoj. Krome, la Pekina Islamisma Asocio organizos 16 volontulojn labori en la religia centro de la Olimpika Vilaĝo.

Nuntempe troviĝas en Pekino jenaj religioj: Katolikismo, Kristanismo, Islamismo, Budhismo kaj Taŭismo.