La 22-an de junio okazis en Pekino la gazetara konferenco
pri "Ĉarma Guizhou -- Internacia foto-ekspozicio de Ĉinio pri
originala ekologio". Tio montras oficialan funkciadon de tiu
aktivado.
La foto-ekspozicio estas organizita kune de la Popola
Registaro de Guizhou-provinco, la Ĉina Turisma Buroo kaj la Ĉina
Fotografista Asocio. De la 22-a de junio ĝis la 2-a de septembro,
oni petos fotojn pri nacia kulturo, naturaj pejzaĝoj de la mondo,
precipe tiujn pri originala kulturo, pejzaĝoj kaj socia disvolviĝo
de Guizhou-provinco.
Laŭ konigo de koncerna respondeculo, tiu ĉi foto-ekspozicio
establas 7 premiojn, inkluzive de nacia kulturo, naturaj pejzaĝoj,
sovaĝaj animaloj, arta kreo, moderna Guizhou, foto farita per poŝtelefono,
kontribuo kaj honoro. De junio ĝis septembro, la organiza komitato
provizos servon por ĉinaj kaj alilandaj fotografistoj en Guizhou-provinco.
De la 28-a de septembro ĝis la 10-a de oktobro okazos premiada ceremonio
kaj ekspozicio pri tiu ĉi aktivado.
|