
Antaŭtagmeze de la 23-a de junio inaŭguriĝis en Pekino la 14-a konferenco
de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la 9-a konferenco de la Ĉina
Akademio de Inĝenierioj. Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra
Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto de Ĉinio
kaj prezidanto de la Centra Milita Komitato, ĉeestis la inaŭguron
kaj faris gravan paroladon.
La
akademioj estas superaj konsultiĝaj institucioj de Ĉinio rilate
al sciencoj, teknikoj kaj inĝenierioj. Ilian konferencon okazantan
ĉiun duan jaron ĉeestas pli ol mil membroj de la du akademioj. Dum
la ĉi-jara konferenco okazos pluraj akademiaj interŝanĝoj kaj fakaj
kunsidoj pri scienc-teknika subteno al savado kontraŭ tertremo.
Laŭ informo la Ĉina Akademio de Sciencoj havas 699 akademianojn,
el kiuj 52 kun fremda ŝtataneco, kaj la Ĉina Akademio de Inĝenierioj
havas 719 akademianojn, el kiuj 33 kun fremda ŝtataneco.
|