La 23-an de junio ĉina prezidanto Hu Jintao kaj greka
prezidento Karolos Papoulias vizitanta Ĉinion ĉeestis la malferman
vesperon de la Sesa Olimpika Kultura Festivalo kaj aktivadon de
Renkontiĝo en Pekino, 2008.
Kun disvolviĝo kaj interŝanĝo de la orienta kaj okcidenta
civilizacioj kiel fadeno, la vespero konsistas el du ĉapitroj "Saluto
el la hejmloko de la Olimpio" kaj "Kvin-ringa arto floras
en Pekino".
 Pli
ol 400 artistoj ĉinaj kaj alilandaj prezentis 20 programerojn en
la vespero.
Antaŭ
tio okazis jam kvin Olimpikaj Kulturaj Festivaloj. Observante la
ideon pri humanisma Olimpiko, tiu ĉi festivalo, kun la temo “La
mondo kiel unu familio vivu en harmonio”, prezentas al la mondo,
per diverskoloraj kulturaj agadoj kaj partoprenado de internacia
arta rondo, antikvajn kaj modernajn kulturojn de Ĉinio kaj naciajn
kulturojn de aliaj landoj.
|