Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Pekino intensigas administradon al motorveturiloj

La 24-an de junio Du Shaozhong, proparolanto de la Pekina Mediprotekta Administracio, diris, ke Pekino nun prenas serion da rimedoj por intensigi administradon al motorveturiloj celante garantii bonan kvaliton de aero dum la Pekinaj Olimpikoj.

Du Shaozhong konigis en la gazetara konferenco, ke nun Pekino havas 3.2 milionojn da motorveturiloj. De la lastaj jaroj la pekina registaro prenas multajn rimedojn por bonigi aerkvaliton en Pekino. Cetere antaŭ kaj dum la Pekinaj Olimpikoj kaj Handikapulaj Olimpikoj, Pekino limigos veturadon de motorveturiloj laŭ la aŭto-numero.