Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Refunkcias turismo en Tibeto

La 25-an de junio Tibeto oficiale refunkciigas turisman servon kaj vojaĝ-agentejoj rekomencis akcepti eksterlandajn turistojn. Ĝis nun Tibeto ja plene remalfermiĝis al vojaĝantoj en- kaj eksterlandaj.

Tanor, vicestro de la Turisma Administracio de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, konigis, ke la tumulto okazinta la 14-an de marto en Lhasa serioze damaĝis la normalan ordon de turismo en Tibeto. Por sekureco de en- kaj eksterlandaj turistoj, vojaĝ-agentejoj de Tibeto portempe ĉesigis sian turisman servon al vizitgrupoj.

Sekve de renormaliĝo de la socia situacio kaj popola vivo, la turismaj servoj de Tibeto jam komencis akcepti ĉinajn turistojn ekde la 23-a de aprilo kaj ĝis nun ili jam akceptis pli ol 160 turistajn grupojn.

Tanor diris, ke nun en Tibeto pli ol 300 vidindaĵoj estas malfermitaj al la vojaĝantoj kaj la regiono povas kontentigi postulojn de turistoj pri vizitado, loĝado, vojaĝo kaj manĝado.