La 26-a de junio estas internacia tago kontraŭ narkotaĵoj.
La 25-an de junio Yang Fengrui, konstanta asista ĝenerala sekretario
de la Ŝtata Komitato pri Narkotaĵ-Malpermeso, diris en gazetara
konferenco okazinta en Pekino, ke Ĉinio ĉiuflanke akcelos la tutpopolan
batalon kontraŭ narkotaĵoj, prenante firmigon kaj vastigon de fruktoj
kontraŭ heroino kaj bremson de disvastiĝo de novtipaj narkotaĵoj
kiel sian celon.
Yang diris, ke nun en Ĉinio ankoraŭ estas proksimume
miliono da narkotitoj. Ĉinio antaŭenpuŝos leĝodonon kontraŭ narkotaĵoj
kaj internacian kunlaboron pri narkotaĵ-malpermeso. Li diris ankaŭ,
ke dum la Olimpikoj Ĉinio fortigos narkotaĵ-malpermeson kaj ĉiuflankan
edukadon kontraŭ narkotaĵoj.
|