Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio fortigas kaj perfektigas makroskopan reguligadon

La ĉina registaro pluapaŝe fortigas la makroskopan reguligadon, kun la celo preventi turniĝon de rapida kresko de ekonomio al tro varma kresko kaj preventi turniĝon de struktura leviĝo de prezaro al evidenta inflacio.

Post la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina registaro plue rigore superregas novajn programojn, pluapaŝe fortigas reguligon kaj superregon de valuta kredito, fortigas administradon super tero, kaj dank' al tiuj rimedoj ĝi efike inhibicias tro rapidan ŝveliĝon de la totala socia bezono kaj akcelas la ekonomion kreski en racia nivelo.