La 25-an de junio ĉina prezidanto Hu Jintao inspektis
trafikajn instalaĵojn konstruitajn por la Pekinaj Olimpikoj kaj
interparolis kun iliaj konstruantoj.
Dum la inspekto Hu Jintao diris, ke restas nur pli
ol unu monato antaŭ la Pekinaj Olimpikoj, tial koncernaj departementoj
devas garantii la oficialan funkciigon de tiuj trafikaj instalaĵoj.
Li emfazis, ke oni devas ne nur konstrui unuaklasajn instalaĵojn,
sed ankaŭ efektivigi unuaklasajn administradon kaj servadon, garantii
sekurecon kaj glatecon de la fervoja transportado kaj kontribui
al la sukcesigo de la Pekinaj Olimpikoj kaj oportuna veturado de
popolanoj.
|