En la 26-a de junio la Konstanta
Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ĉina ŝtata potenca
institucio, sankciis la Traktaton pri Longtempaj Bonnajbaraj Amikecaj
Kunlaboroj inter Membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.
La traktato kun "paca kunekzisto kaj eterna amikeco" kiel
principo estas la unua plurflanka politika dokumento en la Eŭropa-Azia
regiono.
Aŭguste de la pasinta jaro la traktaton kune subskribis
ŝtatestroj de la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo,
Ĉinio, Kazaĥstano, Kirgizio, Rusio, Taĝikstano kaj Uzbekstano.
|