Laŭ invito de ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi,
la usona delegacio gvidata de usona ŝtata sekretariino Condoleezza
Rice venis antaŭtagmeze de la 29-a de junio al Chengdu, ĉefurbo
de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio kaj komencis sian 2-tagan
viziton en Ĉinio.
Je la 11-a horo kaj 28-a minuto Condoleezza Rice kaj
ŝia delegacio atingis provizoran loĝejon kun pli ol 8 mil suferantoj
de la tertremo en la urbo Dujiangyan. Tie, Condoleezza Rice demandis
pri situacio de la tertremo, aranĝo de la registaro post la tertremo
kaj memfido de la suferantoj pri rekonstruado. Poste, ŝi spektis
programerojn prezentitajn de geknaboj.
Condoleezza Rice diris, ke ŝin surprizis rapideco de
rekonstruado de la tertreme plagita regiono kaj ŝin kortuŝis la
persisteco kaj optimismo de la suferantoj. Samtempe, Condoleezza
Rice alte taksis agadon de la ĉinaj registaro kaj popolo kontraŭ
la tertremo.
|