La 29-an de junio Ministro de Eksteraj Aferoj de Ĉinio
Yang Jiechi interparolis en Pekino kun Ŝtata Sekretariino de Usono
Condoleezza Rice.
Yang Jiechi alte taksis longtempan disvolviĝon de la
rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Li diris, ke la du landoj devas persisti
en kontakto de la strategia kaj longtempa nivelo, firme teni la
direkton de konstruaj kunlaboraj rilatoj, atente praktiki gravajn
komunajn konojn atingitajn de la du ŝtatestroj, fortigi dialogon,
interŝanĝon kaj kunlaboron, taŭge solvi la kune zorgatajn kaj sensivajn
problemojn kaj antaŭenpuŝi la kontinuan stabilan disvolvon de la
dulandaj flankoj. Rice diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio
havas firman bazon kaj estas konstruivaj. Usono volas plifortigi
dialogon kaj kunlaboron kun Ĉinio por kune solvi tutmondajn problemojn
kaj defiojn.
Pri la taiwan-a problemo, Yang Jiechi eksplikis la politikon
kaj starpunkton de la ĉina registaro en nova situacio, esperante,
ke Usono persistos en la politiko de unu Ĉinio, observos la tri
komunajn komunikojn de Ĉinio kaj Usono kaj la promeson pri opono
kontraŭ "sendependiĝo de Taiwan", taŭge solvos la taiwan-an
problemon kaj subtenos pacan disvolviĝon de la rilatoj inter la
du bordoj. Rice reasertis, ke Usono oponas kontraŭ "sendependiĝo
de Taiwan" kaj esperas pluan pliboniĝon kaj disvolviĝon de
la interrilatoj ambaŭflanke de la markolo.
Rice diris ankaŭ, ke prezidento Bush kaj ŝi mem atendas
spekti la Pekinajn Olimpikojn.
|