Lastatempe okazis en Pekino la ceremonio por publikigi
retejon kaj emblemon de la 7-a Azi-eŭropa Pinta Konferenco. Ĝin
ĉeestis Yang Jiechi, ministro de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, kaj alilandaj
oficistoj partoprenantaj la Konferencon de la Altrangaj Oficistoj
de Azi-eŭropaj Landoj.
Yang Jiechi diris, ke post pli-ol-dek-jara disvolviĝo,
la Azi-eŭropa Konferenco jam fariĝis grava ligilo por dialogo kaj
kunlaboro de Azio kaj Eŭropo. Ĝi akcelis ne nur kontaktiĝon de ĉiuj
landoj aziaj kaj eŭropaj, sed ankaŭ popolan interŝanĝon de la du
kontinentoj. La 7-a Azi-eŭropa Pinta Konferenco okazonta en la venonta
oktobro profunde diskutos pri gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj,
antaŭenpuŝos egalecan dialogon kaj reciprok-utilan kunlaboron en
ĉiuj kampoj de Azio kaj Eŭropo, kaj alportos feliĉon al la popoloj
de la du kontinentoj.
En la 24-a kaj 25-a de oktobro okazos en Pekino la 7-a
Azi-eŭropa Pinta Konferenco, kiun ĉeestos ŝtatestroj de 45 membrolandoj
de la konferenco. La temo de la konferenco estas "Dialogo,
kunlaboro kaj reciproka utilo".
|