La 1-an de julio koncernaj departementoj de Ĉinio kaj
Japanio okazigis en Pekino simpozion pri kunlaboro de la du landoj
en rekonstruado post la fortega tertremo okazinta en Wenchuan-gubernio
de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. La simpozion ĉeestis
ĉirkaŭ cent oficistoj, specialistoj kaj fakuloj el la du landoj.
Respondeculo de la japana flanko esperas, ke pere de
la simpozio, Japanio konigos al Ĉinio siajn sperton kaj teknikon
pri rekonstruado post tertremo, por ke Ĉinio prenu ilin kiel referencojn
en rekonstruado en la tertreme plagitaj lokoj de Sichuan-provinco.
Estas bone konate, ke en Japanio ofte okazas tertremo,
sekve de tio japanoj posedas riĉan sperton pri rekonstruado post
la katastrofoj.
|