Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio kontraŭas kunligon de la tibeta problemo kun la Olimpikoj

La 1-an de julio Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, reasertis en gazetara konferenco, ke Ĉinio kontraŭas, ke alilanda gvidanto intervidiĝas kun Dalai-lamao en ia ajn maniero kaj kontraŭas kunligon de la tibeta problemo kun la Olimpikoj.

Oni raportis, ke franca prezidanto Nicolas Sarkozy diris al franca televizia stacio la 30-an de junio, ke se nova kontakto inter la ĉina registaro kaj privata reprezentanto de Dalai-lamao atingos pluan frukton, li ĉeestos la inaŭguron de la Pekinaj Olimpikoj, kaj krom tio li eble intervidiĝos kun Dalai-lamao en venonta aŭgusto, kiam tiu vizitos Francion.

Liu Jianchao diris, ke la ĉina registaro multfoje reasertis, ke la Pekinaj Olimpikoj estas solena kunveno ne nur por la ĉina popolo, sed ankaŭ por la tutmondaj popoloj. Sukcesigi gastigon de tiu sportkunveno estas komuna deziro ne nur de la ĉina popolo, sed ankaŭ de ĉiuj popoloj de la mondo.

Liu Jianchao montris, ke la tibeta problemo estas interna problemo de Ĉinio, kaj interna afero estas ankaŭ tio, ke la koncerna departemento de la ĉina registaro kontaktiĝas kun privata reprezentanto de Dalai-lamao. Ĉinio kontraŭas, ke alilanda gvidanto intervidiĝas kun Dalai-lamao en ia ajn maniero kaj kontraŭas kunligon de la tibeta problemo kun la Olimpikoj, malaprobas politikigon de la Olimpikoj kaj diskuton pri la tibeta problemo en internacia kunveno.