La 1-an de julio Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de
UN, alvokis dum sia vizito al Ĉinio, prelegante en la Eksterafera
Universitato en Pekino, ke ĉiuj landoj devas fari kunan penadon
por respondi al leviĝo de la prezoj de greno kaj fueloj, al klimata
ŝanĝiĝo kaj al efektivigo de miljara disvolva celo.
Ban Ki-moon esprimis, ke UN deziras, ke ĉiuj membrolandoj
kaj precipe grandaj landoj kia Ĉinio, aktive subtenu kaj partoprenu
konkretajn agadojn responde al tutglobaj defioj. Li montris, ke
evoluintaj landoj devas porti sur sin ĉefan respondecon en intertraktado
de klimata ŝanĝiĝo. Ĉiuj landoj devas observi la atingitan principon
pri komunaj, sed malsamaj respondecoj.
|