La 4-an de julio funkcias la unua flugigo de ĉartitaj 
              aviadiloj semajnfine inter la ĉina ĉeftero kaj Taiwan, kaj la unua 
              turisma grupo de loĝantoj sur la ĉina ĉeftero ekvojaĝis al Taiwan.18 
              ĉartitaj aviadiloj de 11 aerkompanioj flugas inter la du bordoj 
              de la Taiwan-a markolo. 
             La unua turisma grupo de loĝantoj sur la ĉina ĉeftero 
              al Taiwan konsistas el la "unua turisma grupo" kaj la 
              "unua enketa grupo pri turismo" kun 760 homoj. Ili vojaĝas 
              al Taiwan per la unua flugigo de ĉartitaj aviadiloj semajnfine. 
              Shao Qiwei, prezidanto de la Interŝanĝa Asocio pri Turismo Ambaŭflanke 
              de la Taiwan-a Markolo, estas estro de la unua turisma grupo de 
              la ĉeftero al Taiwan. 
             En la 13-a de junio la Asocio por Rilatoj Ambaŭflanke 
              de la Taiwan-a Markolo (ARATM) kaj la Fonduso por Interŝanĝo de 
              la Taiwan-a Markolo (FITM) denove faris dialogon kaj subskribis 
              "Resumon de intertraktado pri flugigo de ĉartitaj aviadiloj 
              semajnfine ambaŭflanke de la Taiwan-a markolo" kaj "Interkonsenton 
              pri turismado de loĝantoj sur la ĉina ĉeftero al Taiwan". Laŭ 
              la interkonsento, nun loĝantoj de 13 provincoj kaj municipoj de 
              la ĉeftero povas vojaĝi al Taiwan. 
             La unua flugigo de ĉartitaj aviadiloj kaj turismado 
              de loĝantoj sur la ĉeftero al Taiwan estas la unua paŝo por realigi 
              la du subskribaĵojn de ARATM kaj FITM kaj ankaŭ majloŝtono de interŝanĝo 
              ambaŭflanke de la Taiwan-a Markolo.  
             
              
              
              
              
             |