La 2-an de julio ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis
en Pekino kun Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN. En la intervidiĝo,
Hu Jintao diris, ke Ĉinio pluapaŝe fortigos sian kunlaboron kun
UN laŭ respondeca kaj konstruiva sinteno.
Hu Jintao diris ankaŭ, ke en la nova jarcento kaj nova
situacio, UN portas pli kaj pli gravan devon pri paco kaj disvolvo
de la mondo. Ĉinio estas firma subtenanto de UN, kaj ankaŭ ĝia grava
kunlabora partnero. Ĉinio firme protektas la celon kaj principon
de la "Ĉarto de UN", ĉiuflanke partoprenas en ĝiaj laboroj
en diversaj kampoj, serioze plenumas siajn respondecon kaj devon,
kaj volas teni intiman interkomunikon kaj kunaranĝon kun ĝi.
|