Multe progresas konstruado de transiraj domoj en tertreme
plagitaj lokoj de Ĉinio.
Ĝis la 5-a de julio oni tie instalis 424800 kompletojn
da transiraj domoj, 65500 kompletoj estas kaj estos instalataj.
Ĝis la 12-a horo de la 6-a de julio mortis 69196 homoj
pro la tertremo en Wenchuan.
Je la sama horo de la sama tago pli ol 54.8 miliardojn
da juanoj kontraŭ la tertremo investis diversnivelaj registaroj.
En la tuta lando oni akceptis monon kaj materialojn kontribuitajn
de diversaj socirondoj en- kaj eksterlandaj je la valoro de pli
ol 56.6 miliardoj da juanoj kaj jam asignis pli ol 20.3 miliardojn
da juanoj al la plagitaj lokoj.
|