Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Argila etaĝdomo de Fujian estis enskribita en la katalogon de la mondaj heredaĵoj

La 6-an de julio argila etaĝdomo de Fujian, Ĉinio, estis enskribita en la katalogon de la mondaj heredaĵoj dum la 32-a Konferenco de Unesko okazinta en Kebeko, Kanado.

En la katalogo de la mondaj heredaĵoj legiĝas entute 46 tiaj argilaj etaĝdomoj. Ili troviĝas en Yongding, Nanjing kaj Hua'an respektive.

Fakuloj montris, ke argila etaĝdomo de Fujian estas unika konstruaĵo kun grandioza skalo, aparta strukturo. Ĝi, sin bazas sur sangparenceco kaj morala principo de la Oriento, estas historia atesto de kolektiva loĝado de klanoj. Ĝi, kun ĝenerala kaj distingiĝa valoro, enkorpigas unikajn arkitekturajn trajtojn de granda argila konstruaĵo.

La konferenco okazanta ĉiujare estas regula kunveno de la Komitato pri Mondaj Heredaĵoj de Unesko.