Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Kontakto kun privata reprezentanto de Dalai-lamao havis progreson

La 1-an kaj la 2-an de julio respondeculo de la Departemento pri Unueca Fronto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio intervidiĝis kun Lodi Gyari, privata reprezentanto de Dalai-lamao, kaj liaj akompanantoj. Intervjuate la 6-an de julio, la respondeculo diris, ke dum la intervidiĝo, la centra registaro elmetis kvar postulojn, kiuj estas konsentitaj kaj aktive respondataj de Dalai-lamaa flanko. Tio estas grava progreso en ĉi-foja intervidiĝo.

Du Qinglin, estro de la Departemento pri Unueca Fronto, montris, ke se Dalai-lamao vere deziras fari utilan aferon al la patrolando, la nacio kaj la tibeta popolo, li devas publike kaj eksplicite promesi kaj pruvi per reala agado, ke li ne subtenos agaĉon interferi kaj detrui la Pekinajn Olimpikojn, ne subtenos planadon nek agitadon de la perforta krimado, efike bremsos perfortan terorisman agadon de la "Tibeta Junulara Kongreso", kaj subtenos neniajn proponojn kaj agojn pri sendependigo de Tibeto kaj secesiigo de la patrolando.

La privata reprezentanto de Dalai-lamao akceptis tiujn postulojn de la centra registaro.