La 8-an de julio la Organiza Komitato de la Pekinaj
Olimpikoj deklaris, ke oficiale funkcias la Ĉefa Novaĵ-centro por
la Pekinaj Olimpikoj, la Internacia Brodkasta Centro kaj la Pekina
Internacia Informa Centro por ne-registritaj raportistoj.
 Sun
Weijia, direktoro de la departemento pri vehiklaj operacioj de la
Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, konigis, ke 144 amaskomunikiloj
luis 110 ĉambrojn en la Ĉefa Novaĵ-centro. Tio estas rekordo de
la Olimpikoj.
Por doni riĉajn informojn al amaskomunikiloj, de la
8-a de julio ĝis la 7-a de aǔgusto, antaǔ inaǔguro de la Pekinaj
Olimpikoj, kaj de la 2-a ĝis la 5-a de septembro, antaǔ inaǔguro
de la Handikapulaj Olimpikoj, la Ĉefa Novaĵ-centro por la Pekinaj
Olimpikoj okazigos seriojn da gazetaraj konferencoj koncernantaj
al la du Olimpikoj pri varmaj aferoj aǔ temoj ĝenerale interesataj
de amaskomunikiloj.
|