Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio bonvenigas transmarajn ĉindevenulojn kaj elmigrintajn ĉinojn partopreni en moderniga konstruado

La 7-an de julio ĉina vicĉefministro Wang Qishan diris en Pekino, ke necesas forte disvolvi la grandan kontraŭtertreman spiriton de la ĉina nacio en la kuna konkerado de malfaciloj kaj defioj. Ĉinio bonvenigas transmarajn ĉindevenulojn kaj elmigrintajn ĉinojn aktive partopreni en la moderniga konstruado de Ĉinio.

En la intervidiĝo kun reprezentantoj de entreprenistoj, kiuj partoprenis en la aktivado pri "komuna rekonstruado -- vizito al Sichuan fare de konataj entreprenistoj kun investo de elmigrintaj ĉinoj", Wang Qishan montris, ke post okazo de la fortega tertremo en la gubernio Wenchuan de Sichuan-provinco, transmaraj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj aktive kontribuis monon kaj materialojn al tertreme plagitaj lokoj, montrante la samsangulan intimecon de samlandanoj.

Wang Qishan akcentis, ke baldaŭ inaŭguriĝos la Pekinaj Olimpikoj, la en- kaj ekster-landaj ĉinoj devas fari la Pekinajn Olimpikojn "altnivelaj kun siaj propraj karakterizaĵoj".