La 9-an de julio ĉina prezidanto Hu Jintao klarigis
starpunkton kaj rimedojn de Ĉinio pri klimataj ŝanĝiĝoj en kunveno
de ĉefaj ekonomiaj landoj pri energia sekureco kaj klimataj ŝanĝiĝoj
en Toyako, Hokajdo, Japanio.
Hu Jintao diris, ke Ĉinio estas unu el la landoj plej
suferantaj de klimataj ŝanĝiĝoj. Oni devas atenti tri jenajn faktorojn
observante ellasan problemon de Ĉinio: unue, Ĉinio estas disvolviĝanta
lando, en proceso de industriigo kaj modernigo, kaj ĝia kerna tasko
nuntempa estas disvolvi ekonomion kaj plibonigi la popolan vivon;
due, ĝiaj pokapa ellasa kvanto kaj totala kvanto estas malgrandaj,
kaj krome, ili plejparte estas por garantii bazan vivon de la popolo;
trie, pro internacia labordivido kaj ŝanĝiĝo de fabrikado, Ĉinio
eltenas pli kaj pli da premado de ŝanĝiĝoj de internacia ellaso.
Hu Jintao emfazis, ke la ĉina registaro respondecante
pri la ĉina popolo kaj alilandaj popoloj, alte taksas klimatajn
ŝanĝiĝojn kaj prenas la ekologian konstruadon kiel sian strategian
taskon, persistas en sia baza nacia politiko pri resurco-ŝparado
kaj medi-protektado.
Hu diris ankaǔ, ke laǔ Kadra Konvencio de Klimataj Ŝanĝiĝoj
de UN kaj Kiota Protokolo, Ĉinio persistas en komuna tamen diferenca
respondeca principo, antaǔenpuŝas realigon de la intertraktado de
Bali-a Vojmapo por fari pli da kontribuoj al la internacia kunlaboro
pri klimataj ŝanĝiĝoj.
|