La 8-an de julio la Ĝenerala Dogana Administracio de
Ĉinio diris, ke la ĉina dogano jam aranĝis specialajn trairejojn
por oficistoj de la Internacia Olimpika Komitato kaj diverslandaj
sportistoj.
Tiutage Sheng Guangzu, estro de la Ĝenerala Dogana Administracio,
ĉeestis ĵuran mitingon de la ĉina dogano por sekureca gardo kaj
servo al la Olimpikoj. Li diris, ke sub la premiso de sekureco la
tutlanda dogano devas preni diversajn rimedojn por oportuni trapason
dum la Olimpikoj, altigi laborefikon, liveri bonkvalitan servon
favore al la sporta kunveno kaj gastoj de la tuta mondo.
|