En la 17-a de januaro, Yan Xiaohong, vicestro de la
Ŝtata Kopirajta Buroo de Ĉinio, diris en Pekino, ke en majo de la
kuranta jaro startiĝos kontrola kaj administra platformo pri interretaj
kopirajtoj nun konstruata de la ĉina registaro, kaj Ĉinio alprenos
pli severan punon por bati atencon al intelekta proprieto.
En la lastaj jaroj, la interreto en Ĉinio rapide sin
disvolvas kaj la nombro de ĉinaj retumantoj superis 200 milionojn.
Sed troviĝas serioza atenco al intelekta proprieto rilate la interreton.
Li diris, ke en la venontaj 3 sinsekvaj jaroj Ĉinio
batos atencon al intelekta proprieto. En la estonteco, Ĉinio fortigos
komunan baton de diversaj departementoj kontraŭ atenco al intelekta
proprieto, por ke la retumantoj havu bonan koncepton kaj kutimon
pri kopirajto.
|