|
La Korea Popol-Demokratia
Respubliko detruas malvarmigan turon de nuklea reaktoro. |
La 10-an de julio komenciĝis en Pekino la tri-taga
kunveno de delegaci-estroj de la Sesflanka Intertraktado pri Nuklea
Problemo de la Korea Duoninsulo. Dum la kunveno oni diskutos pri
konfirmo de la nuklea deklaro de la Korea Popol-Demokratia Respubliko.
Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj
Aferoj de Ĉinio, deklaris antaǔ la kunveno, ke oni diskutos dum
la kunveno, kiel komplete realigi rimedojn kaj ekvilibre fari la
paŝojn deciditajn en la duaperioda agado, kaj oni interŝanĝos opiniojn
pri komune atentataj aferoj. Dume okazos ankaǔ laborgrupa kunveno
pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj tiu pri kunlaboroj de
ekonomio kaj fueloj, kaj dispoziciiĝos la plua realigo de la duaperioda
agado.
Novaj delegaci-estroj unuafoje renkontiĝas en la kunveno.
|